PIV 2020 · 3733
elektr¹o
elektr1o
1 ☐ La aro de la fizikaj fenomenoj, kaŭzataj de la ĉeesto k/aŭ de la moviĝo de ŝargoj 2. ☞ kulombo. ➞ elektrolizi.
2 👥 Elektra energio.
3 👥 Elektra kurento.
elektra
1 Rilata al la elektro vs: elektraj unuoj (➞ ampero, farado, ĵulo, kulombo, vato, volto); elektra fajrero (sparko); elektra fluo (kurento); elektraj fenomenoj; elektra centralo.
2 Funkcianta per la elektro 3: elektra maŝino, gladilo, forno; elektra fervojo; elektra seĝo (por elektroekzekuti); (analoge) elektraj fiŝoj (➞ torpedo).
elektre. Per la elektro: horloĝo elektre funkcianta.
elektri (tr) Submeti la homan korpon al elektra malŝargo ŝoka, sed ne mortiga.
elektrebla. Tia, ke ĝi povas esti elektrita.
elektreco. Stato de elektra korpo.
elektrejo. Ejo, kie oni produktas elektran energion por lumigado, tramvojoj, industriaj bezonoj ktp. ☞ centralo.
elektrigi
1 Estigi sur korpo elektrajn ŝargojn; fari, ke korpo kapabliĝu produkti elektrajn fenomenojn: elektrigi sukcenon per frotado.
2 Meti sub la influon de elektro: elektrigi dielektrikon.
3 (f) Ekscitegi; morale skuegi: Z. elektrigis la kongresanojn per sia parolado.
elektrismo. Tuto de la elektraj fenomenoj.
elektristo. Specialisto pri la elektroscienco aŭ elektrotekniko.
elektrizi. Provizi per elektro; funkciigi per elektro: elektrizi la vilaĝojn de regiono, fervojojn ktp; la elektrizado de la kamparo; elektrizi barilon; elektrizitaj dratoj.
elektrometro ⏚ Plurfunkcia aparato por mezuri diversajn elektrajn kvantojn. ☞ ampermetro, ommetro, voltmetro.
elektroskopo ⏚ Instrumento por konstati la ĉeeston de elektro k difini ĝian pozitivecon aŭ negativecon.
feroelektra ☐ Tia substanco, kiu havas aŭ povas akiri spontanean dielektrikan polariziĝon, kies direkto estas ŝanĝebla per apliko de ekstera elektra kampo.
lumelektra Vd efiko.
premelektro. Piezoelektro.
piezoelektro. Produkto de elektro, efikata de premoj sur iaj kristalaj korpoj.
radioelektro. Parto de la elektroscienco, kiu koncernas la uzadon de la elektromagnetaj ondoj.
termoelektro. Elektro produktata pro varmo aŭ varmodiferenco.
termoelektra. Rilata termoelektron: termoelektra potencialo.
triboelektro. Statika elektro, produktata per frotado.