← Reen al V

PIV · 16728

volt/o

volt/o Unuo de elektra tensio en la internacia sistemo de mezurunuoj (SI); simb.: V; difino: 1 V = 1 W/A (tensio produktanta povon de unu vato kun kurento de unu ampero).
voltmetro. Instrumento por mezuri tension: elektrontuba voltmetro
kilovolto. Mil voltoj.
supervolti (tr) Pasigi kurenton de tensio pli alta ol la norma: supervoltita lampo.
elektronvolto Mezurunuo de energio kutima en atomfiziko: kiloelektronvolto (103), megaelektronvolto (106), gigaelektronvolto (109).