← Reen al T

PIV · 15518

tensi/o

tensi/o
Streĉorezisto de organa parieto al ĝia enhavo: tensio de la abdomena parieto en ascito aŭ meteorismo; arteria tensio (rezisto de la arterioj al la sanga premo); surfaca tensio (rezisto de la surfacaj molekuloj de likvo, formantaj tavolon efikantan kvazaŭ organa parieto).
Fizika grando, egala al la linia integralo de iu punkto de elektra kampo al alia, prenita laŭlonge de donita vojo (potenciala diferenco); simb.: U: interklema tensio (la potenciala diferenco, troviĝanta k mezurebla inter la klemoj de aparato aŭ iu ajn alia parto de cirkvito aŭ de kurentofonto); joniga tensio (la potenciala diferenco, kiu estas necesa por produkti jonigon); trarompa tensio (la tensio necesa por estigi trarompan malŝargon inter du konduktiloj); alta tensio (de mil voltoj k pli); tensialtiga transformilo.
tensia. Rilata al tensio.
hipertensio Troa tensio: intrakrania hipertensio; arteria hipertensio; hipertensiulo.
hipotensio Tensio malsupera al la normala: okula hipotensio; hipotensiulo.
hipotensiigilo Medikamento, estiganta hipotension.
tensimetro Aparato por mezuri tension: arteria, okula tensimetro.
tensimetrio Mezuro de diversaj tensioj: vejna tensimetrio.
alttensia Rilata al altaj tensioj: alttensia tekniko.
bastensia Rilata al malaltaj tensioj: bastensia lineo.
puŝtensio Subita ekpligrandiĝo de elektra potencialo, kiu okazas ofte dum la funkciado de alttensiaj transsendaj lineoj.