← Reen al D

PIV · 3115

★diferenc/i

diferenc/i (ntr) Prezenti malsamajn ecojn rilate al alia samspeca afero: ili forte diferencas inter si per la saĝo Z; ili povas ankaŭ diferenci de miaj reformoj nur en kelkaj detaloj Z; ankaŭ per la akcento multaj lingvoj diferencas de nia lingvo Z; sub tero sklavo k sinjoro ne diferencas per valoro Z; kapoj diferencas, kranioj egalas Z. devii, diverĝi, kontrasti, varii, distingiĝi.  abismo, fendo, maro.
diferenco
Eco, per kiu objekto aŭ persono ne estas identa, simila al alia: en la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo k nominativo ne estas granda Z; oni devas fari diferencon (distingi) inter ambaŭ okazoj Z; la diferenco konsistas en tio, ke […] Z; inter sinonimoj la uzado ordinare enmetas ian diferencon; en diferenco de Z (kontraste kun); tio faras grandan diferencon (mi revizios mian opinion); kia estas la diferenco inter […] ?. distanco, nuanco, malkonsento.
a) (pp du nombroj) La rezulto de la operacio de subtraho, t.e. la unua nombro minus la dua. b) (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj en la unua aro, kiuj ne estas elementoj en la dua.
simetria diferenco (pp du aroj) La aro de ĉiuj elementoj, kiuj estas membroj de precize unu el la aroj.  ekskluda -funkcio.
diferenca. Ne tute simila, ne identa: «tiu» estas diferenca de «tia» per jena nuanco; li estas tre diferenca de sia frato. alia, diversa, fremda, malproksima.
diferencado. Ago diferenci: la lingvo havas grandegan rolon en la diferencado de la gentoj Z.
diferencigi. Evidentigi diferencon: personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn «instruire» k «enseigner» Z; la historio tiam ne silentos, sed diferencigos inter la laborintoj k atendintoj Z; diferencigi ion de Z, disde io. distingi, malkonfuzi.
diferencigo. Ago, per kiu oni diferencigas: starigi diferencigon laŭ la rasoj, la religioj. diskriminacio.
diferenciĝi Iĝi diferenca evoluante: embriaj ĉeloj diferenciĝas al histoj k organoj; magmo diferenciĝas al laŭ-kemie k ‑minerale diferencaj partoj; magma, ĉela, hista diferenciĝo. segregacio.
sendiferenca. Esprimanta nenian diferencon.
sendiference. Farante nenian diferencon: ili buĉis virojn, virinojn, infanojn sendiference. indiferente.
energidiferenco Laboro 7.