PIV · 11103
★nuanc/o
★nuanc/o
1 Delikata, apenaŭ sentebla diferenco inter gradoj k kombinoj de iu koloro: rubandoj de grenata nuanco; zorge elekti inter la diversaj nuancoj de bluo; hela, malhela nuanco.
2 (f) Delikata diferenco inter samspecaj aferoj: nuanco de stilo, de sento; tio estas nur nuanco, sed tiaj nuancoj ofte estas gravaj en la vivo; E. povas esprimi ĉiujn nuancojn de la penso Z; li respondis kun ia nuanco de malestimo; jen kondamno sen nuancoj; (analoge) raporti pri ĉiuj cirkonstancoj k nuancoj Z.
nuanci (tr) Meti nuancojn en ion, delikate gradigi: la arto nuanci la farbojn; (f) nuanci sian stilon, siajn riproĉojn; la ĉielo nuanciĝis de mil diversaj koloroj.