PIV · 11104
★nub/o
★nub/o
1 Amaso de densaj akvovaporoj, pendanta en la supra atmosfero k kaŝanta la ĉielon: la unua radio de la suno trarompis la nubon Z; granda nubo, malgranda pluvo Z (pf); lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo X; la akvo bruis en la profundo, la nuboj kuŝis sub li Z; kiel nubo foriris mia feliĉo X; ho senmortuloj, kiuj pasigas feliĉajn tagojn super puraj nuboj Z; ש eĉ se lia kapo tuŝus la nubon X. ☞ ciruso, kumuluso, nimbuso, stratuso.
2 (analoge) Densa amaso el pli-malpli etaj aĵoj, kiu malhelpas klaran vidon: tie iras fumo per densaj nuboj Z (pf: io tre suspektinda); nuboj el incenso; nubo da polvo; nubo da korvoj, da akridoj, da ŝipetoj B. ☞ nebulo.
3 (f) Ĉio, kio malserenigas, maltrankviligas, malĝojigas aŭ malklarigas la psikon: tiu malkonsento metis nubon en ilian amikecon; nubo pasis sur lia vizaĝo B, sur ilia feliĉo; nubo da ĉagreno kovris lian frunton; droni en nuboj k ĥimeroj. ☞ nebulo, ombro, vualo.
ardaj nuboj ⊕ Gasa, varmega nubo, transportanta laferojn (de cindroj ĝis blokoj) k tre rapide defluanta de la kratero de vulkano dum iaj eruptoj. ➞ ignimbrito.
interstela nubo 🔭 Koncentriĝo de gaso en la interstela spaco, havanta denson ĝis milionoble pli granda ol la averaĝa denso de la interstela materio, k kie ofte naskiĝas steloj.
Magelanaj nuboj 🔭 Du galaksioj satelitaj de la nia, je distanco de 170 000 lumjaroj).
nuba
1 Konsistanta el nubo(j); la Eternulo iradis antaŭ ili en nuba kolono X; dikaj nubaj tavoloj sterniĝis sub la aviadilo; malalta nuba tegmento; (f) la nuba palaco de Fata-Morgano Z.
2 Kovrita per nuboj: nuba ĉielo, vetero.
3 Rilata al nuboj: la nuba elektro; nubaj specoj; ❄ la nuba indico de Boforto.
4 (f) Malklara, vidkonfuza: malgaja k nuba rigardo B; nuba estonteco.
nubego. Dika, nigra nubo.
nubeto. Blanka, malgranda nubo: nenia nubeto troviĝis sur la ĉielo Z; anĝelo, sidanta sur sia nubeto, psalmis.
nubiĝi. Iĝi kovrita de nuboj: nubiĝis la horizonto; lia frunto nubiĝis.
nubokovrita. Prezentanta multe da nuboj: korto, kiu havis supre nur peceton da nubokovrita ĉielo Z; nubokovrita monto.
plennuba. Tute kovrita de nuboj.
sennuba. Pura, ne prezentanta ian nubon: la Mediteranea sennuba lazuro; (f) la sennubaj idilioj de la unua juneco Z.