PIV 2020 · 11316
★ombr/o
★ombr/o
1 Pli-malpli plena manko de lumo en loko, kiun maldiafana korpo apartigas de la lumfonto: la ombro de domo, de monto, de la tero en la spaco; en la ombro de la nokto; etendiĝas la ombroj de vespero X; virino, kiu sidis en la ombro de arbo Z; rozarbeto, suferanta en la ombro de urba ĝardeno; la ombroj densiĝis en la strato; (f) per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min de la malbonuloj X; sopiri al la ombro X (post laboro sub suno). ☞ krepusko, nebulo, nubo, mallumo. ➞ eja.
2 Malhelaĵo, per kiu la pentristoj penas imiti la naturan ombron: meti iun figuron en ombron; aldoni ombrojn al desegnaĵo; Rembranto, la magiisto de la lumoj k ombroj.
3 (f) Tiu senlumeco, rigardata kiel simbolo de nezorgateco, malgajeco, malfeliĉo: lasi ion en la ombro (preterlasi); kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas Z; tiu katastrofo ĵetis sian ombron sur la kongreson; ombroj malheligis mian trankvilecon; antaŭ ol mi foriros senrevene en landon de mallumo k de morta ombro X; ĉio, kion por mi ankoraŭ kovris la ombro de l’ teruro Z. ☞ flanko, makulo.
4 Tiu mallumaĵo, rigardata kiel reprodukto de la maldiafana korpo: la ombroj de la flugantaj nuboj kuradis super la herbejoj Z; historio pri homo sen ombro Z; timulo timas eĉ sian propran ombron Z; ĉinaj ombroj, teatro de ombroj (projekciataj sur ekranon); sekvi iun kiel lia ombro (konstante); la tagoj de homo estas kiel pasanta ombro X; la hormontra ombro X (de sunhorloĝo); (f) la malnovaj pekoj havas longan ombron; ŝi estas nur la ombro de si mem; de tiu ĉi Akademio restas nur ombro Z.
5 Fantomo de mortinto: en noktomeza silentego aperas antaŭ ili ia ombro, simila tute al la patro via Z; leviĝis el la sang’ la ombro de l’ patrino Z; la lando de la ombroj (Hadeso); mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj Z; iliaj ombroj staras nun antaŭ miaj okuloj Z. ☞ spirito, reaperanto.
6 (f) Sensubstanca ŝajno de io: ĉia ombro de supozo Z; severe eviti ĉion, kio povus prezenti ian ombron de interna malpaco Z; la respondo ne havos eĉ la plej malgrandan ombron de ia ŝajna malkontenteco aŭ riproĉoj Z; oni lasis al ili nur ombron de ilia antaŭa potenco.
7 Ege malgranda kvanto: ne restas eĉ ombro da libereco; sen ia ombro da dubo Z.
ombra
1 Donanta ombron: la ombraj arboj Z; la arbaro estis eksterordinare densa k ombra Z.
2 Plena de ombro: ombra valo, (f) ombraj tagoj.
ombri (tr) Ĵeti ombron sur: estos tendo por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago X; li flugis super ŝia kapo k ombris ŝin per la flugiloj Z; longaj vojoj, ombrataj de maljunaj kverkoj; li troviĝis en ombrita loko Z; (f) la gajan obeadon […] nun ombras zorgo k nekontenteco Z; frunto, ombrata de malĝojaj pensoj.
ombrejo. Loko kun ombroj: promeni en la ombrejoj de la parko.
ombrumi (tr) ☆ Marki per strekoj aŭ farboj, kiuj prezentas ombrojn en desegno aŭ pentraĵo.
duonombro
1 Stato de surfaco ne plene lumigata ĉirkaŭ la densa ombro de korpo.
duonombrumi. Fari fotografan bildon tiamaniere, ke la randoj pli k pli heliĝas ĝis tuta malapero.
duonombropolarimetro. Polarimetro, en kiu ambaŭ vidkampoj estas reduktataj al duonombro per nikoloj.
senombra. Plene elmetita al la lumo aŭ suno: senombra plaĝo.