← Reen al N

PIV 2020 · 10859

★nebul/o

nebul/o
Amaso de densa akva vaporo, formiĝanta en la malsupra atmosfero, kiun ĝi malklarigas, kun vidodistanco de malpli ol 1 km: aperis peza nebulo Z; la malsekaj nebuloj kuŝis super la erikejo Z; la fantomoj disiĝis en nebulon, kiun la vento forrulis Z; tra la nebulo ŝi ekvidis ŝtuparon Z; tavolo, benko da nebulo; (f) ĝi ne eliris ankoraŭ el malproksima nebulo Z (ankoraŭ ne tute certa). brumo.
Io, kio, simile al nebulo, konfuzas la vidadon: polva nebulo; de tempo al tempo nebulo kovris al ŝi la okulojn Z; okuloj vualataj de larma nebulo B; (f) en la nebuloj de la antaŭhistorio. brumo, nubo.  ĉambro, korno, nebulsupo.
nebula
Entenanta nebulon, plena de nebulo: nebula ĉielo, valo; nebula tago (kun malklara aero k videblo ĝis 1 km).
Malpreciza, konfuzkontura: la vizaĝo estas desegnita de vi kun sentemeco, k tamen ĝiaj trajtoj aperas nebulaj Z; li rigardis la nebulajn figurojn, kiuj leviĝis de la herbejo Z; (f) revadi pri ia tre malproksima nebula tempo Z.
nebulas (ntr) Ŝvebas nebulo: atentu, nebulas en la malaltaj lokoj de la vojo!.
nebuli (tr) Kovri per nebulo: per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu Z; nebulitaj okuloj Z; ŝia ordinare serena frunto en tiu tago estis iom nebulita Z; ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen Z.
nebulaĵo Eta malklaraĵo en likvo.
nebuleco
Pli-malpli granda diafaneco de nebulo: indico de nebuleco.
Malprecizeco: kiom multe, kaŭze de tiu nebuleco, perdis la esprimo de tiuj okuloj! Z; (f) la konfuzo k nebuleco de la unua tempo (de E.) pasis k nun ni povas per pli klaraj okuloj ĉirkaŭrigardi nian aferon k ĝian estontecon Z.
nebulego. Tre dika, por la okuloj nepenetrebla nebulo.
nebuleto. Tre delikata nebulo.
nebuligi
Blovi likvon fare de premaero, por estigi nebulon.
Transformi en nebulon, igi nebula: larmoj nebuligis ŝiajn okulojn Z; la fumo nebuligis la vidadon; (f) nebuligi la okulojn al iu Z (trompi per brila ŝajno.  polvo); se li tie per terura nova vido subite nebuligos vian saĝon k pereigos vin? Z; ilian intelekton nebuligas multaj superstiĉoj.
fumnebulo. Miksaĵo de fumoj, nebulo k diversaspecaj poluaĵoj, formiĝanta dum iaj klimataj kondiĉoj en la atmosfero de grandaj, precipe industriaj urboj.
glacinebulo Nebulo kun ŝvebantaj eretoj el glacio.
pluvnebulo Falado de tre maldikaj pluvgutetoj.