← Reen al Ĉ

PIV 2020 · 2652

★ĉambr/o

ĉambr/o
Ĉiu el la dividoj de domo, apartigitaj unu de la alia per muroj aŭ septoj, k komunikiĝantaj per pordoj: eniru en viajn ĉambrojn k ŝlosu viajn pordojn post vi X; mi disĵetis la pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro Z; labori en sia ĉambro; apud mia loĝejo estas lueblaj tri ĉambroj Z; kvarĉambra apartamento; malluma ĉambro (kamero); subtegmenta ĉambro (mansardo). ĉelo, kabineto, salono.
Ejo, en kiu regule kunvenas por interkonsiliĝi diversaj institucioj; k, pli vs, tiuj institucioj mem: supera, malsupera ĉambro de parlamento; Ĉambro de lordoj; komerca, agrikultura Ĉambro; unuĉambra, duĉambra parlamenta sistemo.
Ejo, en kiu plenumiĝas ia aparta operacio: ĉambro de kluzo; (ŝipa) ĉambro de maŝinoj, de pumpiloj.
ĉambraro. Sinsekvo da ĉambroj.
ĉambrego Z. Granda ĉambro por publiko: ĉambrego de ekspozicio. salono.
ĉambreto Z. Malgranda ĉambro: restis en la ĉambreto nur unu lito Z; li sidis en malvarmeta ĉambreto, kiu estis por li sola X.
ĉambristo Z, ĉambristino. Servist(in)o, kiu precipe zorgas tualeton, vestaĵojn ks de sia mastr(in)o.  subreto.
ĉambrumi (tr) 🍴 Zorge plivarmigi ruĝan vinon de la kela temperaturo al la ĉambra temperaturo.
antaŭĉambro Z
Parto de loĝejo ĉe la enirejo, kie oni demetas mantelojn, ĉapelojn, pluvombrelojn ks. vestiblo.
Salono, en kiu la vizitantoj de oficialulo aŭ eminentulo atendas la akcepton. atendejo.
banĉambro. Ĉambro, kie oni sin banas, duŝas, lavas.
bobelĉambro Bobelkamero.
dormoĉambro. Ĉambro, destinita por dormo.
gastoĉambro. Ekstra ĉambro en loĝejo, por akcepti eventuala(j)n gasto(j)n.
juĝoĉambro Tiu ĉambro, en kiu sidas aparta sekcio de tribunalo k, pli vs, tia sekcio: asiza juĝoĉambro.
kaldronĉambro. Tiu parto de ŝipo aŭ de fabriko, en kiu troviĝas la vaporkaldronegoj.
klasoĉambro. Ĉambro, destinita por unu klaso da lernantoj.
komandoĉambro En ŝipo, centralo, aŭtomacia fabriko kc, ĉambro entenanta la aparataron por regadi la maŝinojn, ŝaltilojn ks.
kluzoĉambro Vd kluzo.
legoĉambro. Ĉambro en domo, hotelo, biblioteko ks, aranĝita por legado. salono.
luĉambro. Luprenebla ĉambro en privata domo.
manĝoĉambro Z. Ĉambro, en kiu oni manĝas.
maŝinĉambro. Tiu parto de ŝipo, en kiu troviĝas la maŝinoj.
nebulĉambro Nebulkamero.
preĝoĉambro. Ĉambro en domo, kastelo ks, rezervita al la privata preĝado.
punĉambro. Ĉambro en lernejo, monaĥejo, kazerno ks, kie oni restigas iun dum mallonga tempo, pro kulpo kontraŭ la disciplino: ricevi du horojn, unu tagon da punĉambro. karcero.
skriboĉambro. Ĉambro en loĝejo aŭ publika ejo, kie oni povas skribi leterojn, legi ks.
vivoĉambro. Tiu parto de apartamento, en kiu oni kutime sidas, akceptas ktp, anstataŭo de la iamaj salono, manĝoĉambro k eĉ dormoĉambro.