PIV · 1330
★atend/i
★atend/i (tr)
1 Resti ĝis iu okazo aŭ ies alveno: adiaŭ, sep jarojn atendu min! Z; aŭ vi estas la venonto, aŭ ni atendu alian? N; atendi malfruiĝinton; atendi la horon de la malfermo; atendi aŭtobuson; atendante vian respondon, ni restas altestime via; li lasis sin atendi Z; (abs) oni jam ne bezonus atendi eble senfinan multon da jaroj Z; atendis, atendis, ĝis lin ĉerko etendis Z (tiel longe, ke…).
2 Prokrasti ian agon ĝis okazos alia ago: mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli Z; oni devas atendi, ĝis la registaroj decidos Z; li atendas, ke la okazo venu al lia nazo Z; oni ne devas atendi, ĝis la domo renversiĝus Z. Rim. «ĝis…-os» simple konstatas la atendon, dum «ke…-u» akcentas la deziron de la atendanto: kun malpacienco mi atendis, ke li foriru, por ke mi transdonu al vi […] Z; li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj Z.
3 Antaŭvidi ion kiel probablan: ni povas atendi de li ankoraŭ multe da malbono Z; sorto ofte alsendas, kion oni ne atendas Z; la morton li atendis K; eble miaj amikoj estos pli feliĉaj, ol ni atendas Z; ili tute ne atendis, ke mi rifuzos Z; mi neniam atendis, ke ĝi longe vivos Z; mi decidis eĉ preni sur min la tutan atendatan ventegon Z. ☞ aŭguri, konjekti, supozi, suspekti.
4 Esperi ricevi de iu ion kvazaŭ ŝuldatan: atendi rekompencon por sia bona konduto; ĉu vi atendas pagon por ĉi tio?; Eŭropo atendas de vi (diplomatoj) pacon Z; kion mi povas ankoraŭ atendi de la Eternulo? Z; ne tion mi atendis de vi; ĉiuj ili atendas de vi, ke vi donu al ili manĝon X.
5 Esti baldaŭ okazonta por iu; esti jam prete destinita por iu: tiu sama sorto lin atendas Z; kia puno atendas la rompanton de tiu leĝo! Z; la tagmanĝo nin atendas B; granda surprizo vin atendas.
atendo. Ago de tiu, kiu atendas:
1 salono de atendo; (ili restis) en atendo de la princo Z; tro longa atendo ĝis fino de l’ vendo Z; tio estas problemo, kies solvo ne suferas atendon;
3 se li tamen kontraŭ atendo volus ankoraŭ fari malfacilaĵojn […] Z; sen atendo, sen espero venis mizero Z;
4 lia atendo estis trompita.
atenda. Rilata al atendo: atenda periodo; li prenis pozon duone salutan, duone atendan Z; mi atende esperis al la Eternulo X.
atendebla Z. Tia, ke oni povas ĝin antaŭvidi: lia rifuzo estis atendebla.
atendejo. Ĉambro, destinita por atendo, ekz. en fervojstacio, ĉe kuracisto ks.
neatendita. Venanta, okazanta, dum oni tion ne atendas: neatendita, neesperita ofte venas subite Z; neatendita rebato; li alvenis neatendite.
senatenda
1 Neatendita: kontraŭ bato senatenda ekzistas nenia defendo Z.
2 Ne atendante: senatenda decido; senatende respondi.
transatendi. Atendi, ĝis io forpasos: transatendi la malbonan veteron Z.
vicatendi. Atendi, starante en vicoj: vicatendi la tramon.