PIV 2020 · 1474
★avert/i
★avert/i (tr)
1 Antaŭsciigi k atentigi iun pri io, kun ordinare negativa valoro: mi avertas vin, ke tion ĉi vi en mia parolo ne trovos Z; ni avertas ilin ne esperi subvencion; li havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min du jarojn antaŭ la ĉesigo Z. ☞ anonci, avizi.
2 Antaŭsciigi k atentigi iun pri minacanta danĝero aŭ malbono: mi estas devigata averti la E-istojn kontraŭ unu el la E-istoj, s-ro de Beaufront Z; averti la legantojn kontraŭ la ruza manovro de kelkaj personoj Z; mi vin avertas, ke virino en tia stato estas kapabla je ĉio Z; mi volus nur averti la E-istojn, ke ili sin gardu kontraŭ la maskoj Z.
3 Malkonsili, deadmoni iun de io: ne malnobla estas la zorgo, kiu penas min averti, ke mi ne trompu mian reĝon Z; avertu ŝin, ke ŝi ne venu; tie ĉi la komoj avertas la leganton ne rigardi la interkomajn vortojn kiel objekton de la verbo. Rim. En la signifo 3, estas necese, se oni uzas inf-on, nepre esprimi la negacion antaŭ ĝi, por ke oni ne konfuzu kun la signifo 1.
averto. Ago aŭ vortoj de tiu, kiu avertas:
1 nun li povas ĉesigi la pagadon jam post sesmonata averto Z; afiŝi averton en klubejo;
2 tamen malgraŭ la avertoj mi estas ankoraŭ tro optimista Z; doni al iu malgrandan averton Z; tio estas averto por ni homoj, ke ĉe ĉiu entrepreno ni diru: se Dio volos! Z; ni forgesas averton, ni memoras la sperton Z;
3 doni al iu averton ne fari ion;
4 mi deklaras, por averto de ĉiuj malkompreniĝoj, ke […] Z.
averta. Tia, ke ĝi avertas: fari avertan geston; averta tabulo; juna patrino, preta krii averte aŭ dorlote Z.
avertilo. Aparato sur maŝino aŭ alia pli granda aparato, por averti pri certa stato de la enhavaĵo, aŭ por sciigi pri ia danĝero ks.