← Reen al A

PIV · 856

★anonc/i

anonc/i (tr)
Oficiale sciigi al la publiko ion okazontan: anonci ĝeneralan amnestion, la finon de armistico, sian edziĝon; anonci siajn lastajn volojn; la polico anoncis, ke oni fine arestis la krimulon; ב novajn aferojn Mi anoncas X; kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon! X. raporti.
Publike sciigi per gazeto aŭ tiucela oficejo: anonci regule la kunvenojn de la grupo; S-ro X anoncas pri sia perdita hundo; la aŭtoroj, kiuj deziras, ke iliaj verkoj estu anoncataj pli ofte, devas sin turni al la administracio Z. reklami.
Formale sciigi pri ies veno: se amasoj da kurieroj anoncas pri mia veno […] Z; bonvolu anonci min al via mastro; la kongresanoj devos sin anonci plej baldaŭ.
anonco
Formala aŭ oficiala sciigo: la anonco de la militdeklaro ĵetis perturbon.
Skriba sciigo al la publiko: anonco pri vendo de aŭtoraj rajtoj Z; ĉu vi sendis al s-ro Trompeter la anoncojn de s-ro P.? Z; komerca anonco: aperigi anoncojn en la gazetaro. avizo, afiŝo, rubriko.
anoncigi. Fari, ke iu anoncu: anoncigi ion al iu per sendito Z.
anoncisto, anoncistino
En la radiodissendoj, persono, kiu anoncas la titolojn de la muzikaĵoj, la nomojn de la prelegantoj ks.
En teatra revuo, aktoro, kiu anoncas la nomojn de la ludontoj de ĉiu skeĉo.
Oficisto, kiu faras laŭtvoĉe anoncojn sur la strato, en bazaro ktp: publika anoncisto Z.
bonanonci (ntr) Fari anoncon pri io bona: la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj X ( evangelio).
edziĝanonco. Laŭleĝa aŭ laŭkutima anonco de edziĝo: estis farita pri ŝi edziĝanonco en la preĝejo Z.