PIV 2020 · 1487
★aviz/o
★aviz/o
1 Afiŝeto, etikedo, slipeto ks, sciiganta al la publiko utilan informon aŭ instrukciojn: avizo pri la vizito de gaskontrolisto; avizo pri la uzado de telefono, de medikamento; sur la pordo estis avizo, ke la oficejo estas fermita ĉi-sabate.
2 ✉ Korespondaĵo, per kiu oni sciigas al iu, ke ties sendaĵo atingis la celon: avizo pri ricevo de registrita letero; fervoja avizo pri alveninta pakaĵo.
avizi (tr) Informi per avizo: oni avizis min, ke mi devos delasi mian apartamenton post tri monatoj. ☞ anonci, averti, sciigi.