PIV 2026 · Artikolo 1488

avoceto

Litero A

avoceto ZOOL vadbirdo blanka, kun nigraj vosto, ŝultroj kaj parto de la flugiloj; la beko estas tre longa kaj signife suprenkurba. genro Recurvirostra
avocetedobirdo en tiu taksonomia familio, kies tipgenro estas avoceto. membro de la familio Recurvirostridae (avocetedoj) el la ordo Charadriiformes ➞ ĥaradriforma birdo, avoceto, himantopo.
eŭrazia avoceto relative granda avoceto, blanka kun nigraj partoj sur la kapo kaj dorso, kaj kun longaj kruroj; kun beko nigra kaj suprenkurba; manĝanta vermojn, insektojn, kaj senvertebrulojn en akvo kaj ŝlimejoj; trovebla en Eŭrazio kaj Afriko. specio Recurvirostra avosetta