PIV 2026 · Artikolo 6011

himantopo

Litero H

himantopo ZOOL vadbirdo, kun longa maldika rekta beko kaj tre longaj ruĝaj kruroj; trovata en sala aŭ saleta akvo, en marĉoj en varmaj aŭ varmegaj regionoj; manĝas etajn bestojn, nestas sur la tero en maldensaj kolonioj. genro Himantopus ➞ avocetedo.
nigraflugila himantopo himantopo el Eŭrazio kaj Afriko; la korpo estas ĉefe blanka, kaj la flugiloj estas nigraj; la maskloj havas nigran dorson, ofte glacee verda — la femalo havas brunan dorson; en junaĝo ĝi estas griza kun brunetaj flugiloj. specio Himantopus himantopus