PIV · 13933
★sci/i
★sci/i (tr)
1 (ion) Havi precize k senmanke en mensa posedo: scii lingvon Z, sian lecionon Z; neniu scias ĉion Z; sed ion pli bonan oni ne sciis Z; tio estas mia opinio, kiun ĉiuj E-istoj scias Z; mi tre dezirus, ke li sciu la enhavon de tiu artikolo Z; (f) la venĝo ne devas scii (akcepti) limojn Z. ☞ koni.
2 (+ subordigita prop.) Havi precize certan ideon pri io: la homo scias, ke li mortos, sed li ne kredas je tio B; oni sciis pri li, ke li estas el Bremo Z; kolektu al mi 70 virojn […], pri kiuj vi scias, ke ili estas la plejaĝuloj de la popolo k ĝiaj gvidantoj X; ŝi sciis, ke ŝi mem kantus pli bele Z; se vi scius, kiu li estas Z; mi ne sciis, kiun el la ambaŭ elekti Z; ŝi ne scias, kien ŝi iras Z; mi ne sciis, kion fari Z; li ne sciis, kiel li komencu la aferon Z; la bruto scias, kiam ĝi devas reiri hejmen Z; vi ne scias, ĉu ne estos malfeliĉo Z; (abs) ŝia patro estis palacano k tio, kiel ŝi sciis, estis grava afero Z; kiom mi scias Z (en la mezuro de mia scio); (senpersone) estu sciate al la reĝo, ke la Judoj rekonstruas tiun urbon X; sciate, vi defendis vin brave G;
mi ne scias aŭ Dio scias (+ kio, kie ktp). Sintagmo esprimanta nescion: oni bezonas ankaŭ geografion kun kaligrafio k kun mi ne scias kio ankoraŭ Z; la lanternisto perdiĝis, oni ne sciis kie B; mi ne scias kio aŭ Dio scias kio (io nedifinebla, malfacile direbla); por Dio scias kia cel’ sencela tempestas la disputo K.
3 (+ inf.) Esti instruita, ekzercita, kapabla por io: scii legi, skribi k kalkuli; sciu elokventi, sciu ankaŭ silenti Z; tion mi nur ne scias ĝuste esprimi Z; mi ne scias instrui Z; vi sciis bone ekspluati mian situacion Z; (abs) inter scii k fari estas diferenco Z. ☞ kompreni.
4 (ion, pri io) Havi informon, ke io ie ekzistas: neniu scias lian tombon X; mi scias vendejon, kie oni ricevas pli malkare; ŝi neniam sciis pri tiu poemo de Heine; en printempo li sciis pri tri florantaj fragujoj, kiuj promesis al li riĉan rikolton Z; la tuta mondo devas scii pri nia kongreso Z; vi scias pri mia filo? Z.
★scio. Amplekso de la informiĝo, de la instruiteco de persono: tia uzado de mia nomo sen mia scio Z; mi havas pri tio nek scion nek supozon Z; ne zorgu pri tio, kio estas ekster via scio Z; scion akiru, sed ne ĉion eldiru Z; de tro multa scio krevas la kranio Z; saĝulo aŭdu k plimultigu sian scion X.
scioj. Aro de elementoj de informiĝo en difinita fako, scienco ks: fragmentaj, ne precize komprenitaj scioj Z; mi estas maljuna k posedas sciojn Z; posteno, por kiu lia deveno k liaj scioj donis al li la rajton Z; tiu supraĵa konado de la arto, posedado de nur malgranda parto da scioj pri ĝi Z; miaj scioj en la regiono de la sciencoj naturaj estas tiel supraĵaj Z.
sciado. Tuto de la scioj, akiritaj de iu persono: sciado de lingvoj, kiun mi posedas en malalta grado Z; tiun malgrandan sciadon, kiun mi akiris en la infaneco, mi forgesis Z; la arto de verkado postulas sufiĉe ampleksan sciadon komune sciencan k speciale teknikan Z; ĉu ili estas perfektaj en ia sciado, tiuj kancelariistoj? Z; vi ne posedis en via mano sufiĉajn rimedojn de sciado, de sperto Z; paŝtistoj, kiuj paŝtos vin kun sciado k saĝeco X; sed de la arbo de sciado pri bono k malbono vi ne manĝu X; la timo antaŭ Dio estas la komenco de sciado Z.
sciaĵo. Informo: la artikoloj povas enhavi sciaĵojn historiajn, faktojn sciencajn Z.
sciema. Inklina ekscii, avida pri scioj.
scieti Z (ark.) Suspekti.
★sciigi. Fari iun scianta pri io, aŭ ion sciata de iu: mi estas devigata sciigi vin pri tre malbela fakto, kiu okazis en nia tendaro Z; mi rapidas sciigi vin, ke alveturis oficisto Z; kiam oni sciigis al mi la novaĵon Z; la decido de la Komitato estis sciigita al ĉiuj interesatoj.
sciigo. Ago sciigi k ties rezulto: ricevi sciigon Z; doni pri tio sciigon en la gazetoj Z; ŝi dankis pro tiu sciigo Z; unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn Z; lasthoraj sciigoj de gazeto; la sciigo, ke vi ne venos Varsovion, tre malĝojigis min Z. ☞ informo, novaĵo.
★sciiĝi. Iĝi scianta: vi nepre devas tion sciiĝi Z; mi sciiĝis pri tio de homoj plej kredindaj Z; ili ne volas, ke la homo sciiĝu pri ilia veturo Z; en sonĝo ŝi sciiĝis, ke […] Z; sendi oficiston, por sciiĝi, ĉu ne ekzistas ie perfido Z; mi terure amas sciiĝi, kio nova estas en la mondo Z. ☞ ekscii.
sciinda. Sufiĉe interesa, por ke ĝi estu sciata.
scivoli Vd voli.
antaŭscii. Sciiĝi pri io okazonta: li kvazaŭ antaŭsciis tiun katastrofon.
antaŭsciigi. Sciigi antaŭ la okazontaĵo: ĉu vi volus antaŭsciigi la komitaton, ke mi intencas […] Z.
ĉioscia B, ĉioscianta. Havanta ĉian scion: Dio ĉioscianta X.
ekscii. Komenci scii, akiri scion pri io nova: el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte Z; famo laŭte krias, ĉiuj ekscias Z; kiam ŝi eksciis pri lia morto, ŝi svenis.
malscio Z. Plena senscio.
multescia. Havanta multajn sciojn: li estas multescia k sperta Z; ŝi estas tre saĝa, multescia, tute viro! Z.
nesciado. Stato de iu, kiu ne scias ion: ho, ne lasu min perei en la nesciado! Z; nesciado de leĝo neniun pravigas Z.
senscia. Tia, ke li, ŝi nenion scias: vidvino nekredeble senscia Z; la mallumoj de la senscieco; sensciulo fariĝos atenta X. ☞ senklera.
povoscii. Havi tian teorian scion, kia donas la povon fari: povoscii legi Z, paroli jude Z, ludi harpon Z, pretigi saŭcon Z; li ankaŭ estas viro, kiu povoscias apliki glavon Z; ili ne hontas, eĉ ne povoscias ruĝiĝi Z; oni devas povoscii porti k gardi sian personan dignon Z.
povoscio, povosciado. Kapablo de iu, kiu povoscias: posedi perfektan povoscion de io Z; povosciado teknika Z. Rim. En la nuna uzado pli oftaj estas la formoj scipovi k scipovo.