PIV 2020 · 7876
★kler/a
★kler/a. Kapabla, per ĝusta uzado de akiritaj scioj, klare juĝi k bone taksi la aferojn: oni povas esti instruita k ne klera; ilia ellernado por homo iomete klera estas afero eksterordinare facila Z; pentri ion, kio montrus talenton grandan k kleran Z; ni konis lin kiel homon tre kleran, saĝan, bonegan lingviston Z; klera despotismo (idealo de iuj filozofoj en la 18a jc).
klereco. Eco de iu klera: saĝuloj estas kronataj de klereco X; observi la ĝustan mezuron estas arto, kiu montras altan klerecon Z; malalta grado de artista klereco Z; lia profunda k vasta klereco Z; kun via preskaŭ nenia muzika klereco Z; sciencon oni ne mendas, klerecon oni ne vendas Z; nun finiĝas mia klereco Z (➞ latino).
klerigi. Fari iun klera: oni elsendis lin por klerigi la popolon en la provincoj Z; instruistoj, kiuj klerigos la menson de mia filino Z; talento ne sole natura, sed ankaŭ klerigita Z; kleriganto de la junularo Z;
klerigado. Agado por klerigi: la ministro pri publika klerigado.
klerismo. Movado en la 18a jc, kiu celis disvastigi la lumojn de la racio: Voltero, Jozefo la dua estis adeptoj de la klerismo.
malklera. Tute ne havanta klerecon: malklera rusa servisto Z; mi estas la plej malklera homo k homan prudenton mi ne posedas X; (trovi en provinco) mallumon de malklereco Z; tio povas elvoki ridon ĉe la malkleruloj, sed la kompetentan homon ĝi forte ĉagrenos Z.
senklera. Ne havanta klerecon: malriĉaj k senkleraj vilaĝanoj Z; lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino Z; tiam mi estis senklerulo, […] kiel bruto X. ☞ barbaro, krudulo.