← Reen al B

PIV 2020 · 1661

barbar/o

barbar/o
Neheleno: mi estas ŝuldanto al Grekoj k al Barbaroj N; se do mi ne scios la signifon de la voĉo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, k la parolanto estos por mi barbaro N.
Ano de nekulturita gento ekster Romio: la invadoj de la barbaroj. goto, huno, vandalo.
Nekulturita, nerafinita homo: pri versarto vi estas nur barbaro. ansero, porko.
Kruela, nehumana homo: spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo: mi lin amas! Z; rifuĝas sur landvoj’ konfuzaj aroj, k ilin ĉasas el aer’ barbaroj K. bruto.
barbar1a
Rilata al barbaroj 1 k 2: barbaraj triboj; barbara reĝo, armilo, sklavo, lingvo.
Ofenda al la estetika sento pro sia krudeco: ĉu ĉio, kio ĝis nun ne estis uzata, estas nepre barbara? Z; barbaraj terminoj Z; io, kio sonas en niaj oreloj nekompreneble k barbare Z.
Senindulge kruela: barbaraj buĉoj, ordonoj Z, punoj, turmentoj. sovaĝa, brutala.
barbaraĵo. Ago barbara.
barbareco. Eco de barbaro aŭ barbaraĵo: dronigi la mondon en la barbarecon.
barbarismo Λ Vorto, formita ne laŭ la gramatikaj reguloj, aŭ vs neekzistanta en la koncerna lingvo, ekz. «aliel», «mies», «dubesenca» anst. «alie» «mia», «dubasenca», aŭ neintence kripligita formo de vorto, ekz. «kubito» anst. «kubuto».