← Reen al A

PIV · 867

★anser/o

anser/o
Birdo (Anser) el la ordo de anseroformaj, kun longa kolo, larĝa vosto k pinta beko alta ĉe la radiko; la sp. A. anser estas tenata kiel grasa kortobirdo: ansero gakas; fordoni anseron, por ricevi paseron Z (stulta interŝanĝo); celante anseron (sovaĝan), li trafis aeron Z (fiaskis); la ansero estas la porko de l’hebreo; ansero rostita kun saŭrkraŭto k kneloj. anaso.  anserhepataĵo, anserpaŝo, anservice.
(f) Sensperta, senscia homo: provinca ansero Z; pri la gramatiko, mi estas kompleta anserino K.
ansera. De ansero: ansera brusto farĉita; anseraj grivoj.
anseraĵo 🍴 Viando de ansero.
anserido. Juna ansero: 🍴 anserido kun pizoj.
anseroformaj Ordo de birdoj, al kiu apartenas anaso, ansero, cigno, merĝo k.a.. Sin. naĝbirdoj (Anseriformes).