PIV 2026 · Artikolo 2512
★cigno
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ cigno ZOOL granda birdo, kun tre longa fleksebla kolo, kun plumaro blanka ĉe iuj specioj, nigra ĉe aliaj. genro Cygnus ne estas grave, ke oni naskiĝis en anasejo, se oni nur kuŝis en ovo de cigno! Z ➞ anasedo, anaso, ansero; cignokanto.
Cigno ASTR nordhemisfera konstelacio, kiu entenas Denebon. Cygnus
kantocigno cigno kun blanka plumaro, vertikala kolo kaj trumpeta blekado. specio Cygnus cygnus
nigra cigno ZOOL cigno kun nigra plumaro kaj ruĝa beko, nature disvastiĝinta ĉefe en sudorienta kaj sudokcidenta Aŭstralio. specio Cygnus atratus
nigrakola cigno blanka cigno kun nigra kolo, la plej granda akvobirdo indiĝena de Sud-Ameriko. specio Cygnus melancoryphus