PIV 2026 · Artikolo 2511
★cigaredo
★ cigaredo cilindreto da fumtabako envolvita en maldika papero: li fumis cigaredon sur la nefermita teraso Z ŝi elektis cigaredon en mia cigaredujo kaj volis mem ekbruligi ĝin ➞ cigareto.
cigaredingo tubeto, en kiun oni metas cigaredon por ĝin fumi.
haŝiŝcigaredo cigaredo el haŝiŝo: ili taksis, ke haŝiŝcigaredo ne estas pli malutila ol glaso da alkoholo MD