PIV 2026 · Artikolo 2510
★cigaro
Derivaĵoj en la artikolo 6
★ cigaro longforma kunvolvaĵo el sekigitaj tabakfolioj por fumi: stumpo de cigaro mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon Z mi fumis cigaron, el kiu mi suĉis ĉiujn aromojn HGK
cigarejo
1 cigarbutiko: magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo FE
2 fabriko, kie oni produktas cigarojn.
3 ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn.
cigareto maldika cigaro. ➞ cigaredo.
cigaringo tubeto, en kiun oni metas cigaron por ĝin fumi.
cigaristo, cigaristino laborist(in)o en cigarfabriko: Karmeno estis cigaristino en Sevilo
cigarujo skatoleto el ledo, metalo k.s., en kiu oni tenas cigarojn, kaj kiun oni portas kun si. ➞ cigarkesto.