PIV 2026 · Artikolo 2509
cigano
cigano ano de gento devena el la hinda subkontinento, tradicie nomada, sed nun plejparte fiksloka en Eŭropo kaj Ameriko:el la arbetaĵo eliris granda maljuna virino ; tio estis ciganino Z neniu povis eĉ pensi, ke prudentaj homoj povus tiamaniere ĉirkaŭvagi kvazaŭ ciganoj SEn
1 La vorto cigano estas ofte rigardata kiel ofenda kaj evitinda. Multaj preferas la vorton romao.
➞ sintio. cigana rilata al ciganoj aŭ ilia lingvo: li komencis kanti per raŭka voĉo ciganajn kantojn B venis ciganisto kaj specialisto pri la krimea dialekto de la cigana lingvo OE
ciganisto specialisto pri la ciganaj kulturo kaj lingvo.