PIV · 2358
★butik/o
★butik/o. Ejo, kie oni vendas podetale: butiko de necesaĵoj, ludiloj, sukeraĵoj, spicoj; butiko de ŝuflikisto. ☞ budo, magazeno. ➞ bazaro.
butika. Rilata al butiko: butika tablo X (➞ bufedo); se ilin gvidus interesoj «butikaj», ili tute ne laborus por E. Z.
butiki (ntr) Teni butikon.
butikisto. Tenanto de butiko: ni, ĉiuj aliaj, ankaŭ ja iras al la butikisto – pro la kaĉo! Z; ruinigitaj butikistoj Z.
butikumi (ntr) Viziti la butikojn, por rigardi aŭ aĉeti la vendataĵojn.
telebutikumi M. Fari perkomputilajn aĉetojn.
trabutiki. Butikumi.
ĉenbutiko. Ĉiu el la butikoj apartenantaj al unu sama entrepreno, kiu centralizas la aĉetojn k liverigas ilin rekte en la butikojn.
fruktobutiko. Butiko, kie oni vendas fruktojn.
lavbutiko. Butiko, kie oni lavas la tolaĵojn de la klientoj.
tolaĵbutiko. Butiko, kie oni vendas nur tolaĵojn.