PIV 2020 · 2265
★bud/o
★bud/o. Malgranda, simpla konstruaĵo el tabuloj aŭ el tolvandoj, ne uzata kiel loĝejo: provizore konstruitaj lignaj butikaj budoj Z; ĝardena budo por kultiviloj; gardostara budo de soldato; eksponbudo (en bazaro), gazetbudo (sur strato), telefonbudo (en publikaj lokoj); tebudo. ☞ kabano, kiosko.
pajlobudo. Primitiva afrika kabano, ĉefe el pajlo.