PIV 2020 · 7036
kaban²o
kaban2o. Tre simpla dometo, konstruita el krudaj, ne ĉiam fortikaj materialoj, k uzata kiel provizora aŭ konstanta loĝejo: oni starigis meze de la dunoj kabanojn, kiuj estis aranĝitaj el ŝiprompaĵoj k kovritaj per torfo Z; la kabano de Filemono Z; kabano de fiŝkaptisto; kabano en montaro; kabano kun pajlotegmento. ☞ budo, ĥato, kiosko, kajuto.
kabaneto. Malgranda, plejofte provizora kabano.
branĉkabano. Kabano, kiun oni povas rapide starigi helpe de branĉoj k folioj.
ĉaskabano. Kabano en ĉasregiono, loĝata nur en ĉassezono.
ŝtipkabano. Kabano, konstruita el ŝtipoj, ekz. en la N regiono de Kanado.
terkabano. Kabano, kies muroj estas el argilo miksita kun pajlo, branĉetoj k.a..