← Reen al T

PIV · 15455

telefon¹o

telefon1o. Aparato, konsistanta precipe el mikrofono, aŭdilo k komunikiga elektra fluo, kiu ebligas interparoladon je distanco: aŭtomata telefono, monera telefono (aparato, kiu ebligas telefoni nur tiam, kiam oni enmetas unu aŭ plurajn antaŭdifinitajn monerojn); morsa telefono (telefona aparato, destinita por surduloj k uzanta la morsan alfabeton); videotelefono (telefono, ekipita por la transsendo de sonoj k bildoj); esti ĉe la telefono (1 aparteni al telefonreto, 2 esti uzanta la telefonon).  telefonlibro, telefonmarko, telefonnumero, telefonreto.
telefona. Rilata al telefono: telefona lineo; telefona alvoko; telefona budo, centralo.
telefoni (tr) Transsendi per telefono, paroli per telefono: telefoni novaĵon B; (abs) ne skribu, telefonu!.  halo!
telefonaĵo. Informo, komunikita per telefono.
telefonio
Sistemo de transsendado de sonoj je distanco per elektraj kurentoj aŭ ondoj: konduktila, senfadena telefonio.
Praktika organizo de tia sistemo: interurba telefonio.
telefonisto, telefonistino. Oficist(in)o de telefona stacio aŭ centralo.
diskotelefono. Aparato kun turnebla disko, kiu ebligas kunmeti la telefonnumeron de la alvokato.
poŝtelefono. Portebla telefono, kiu ne bezonas konduktilon.
radiotelefonio Telefonio 1, uzanta elektromagnetajn ondojn.
strattelefono. Telefono, je la dispono de la publiko sur strato.