← Reen al T

PIV · 15456

★telegraf/o

telegraf/o. Aparato, optika aŭ elektra por transsendi, per interkonsentitaj signaloj, informojn je granda distanco: subtera, submara, aera telegrafo (kies lineoj troviĝas enterigitaj, kuŝantaj sur la marfundo aŭ alkroĉitaj ĉe fostoj laŭlonge de vojoj, fervojoj ks); bildiga telegrafo (transsendanta bildojn), neritma telegrafo (teletajpilo); tipopresa telegrafo (tradukanta aŭtomate la signalojn ricevitajn k presanta la informojn tipoprese sur paperbendon).
telegrafa. Rilata al telegrafo: telegrafa depeŝo, adreso, kodo; (f) telegrafa stilo (tre konciza).
telegrafi (tr) Sciigi per telegrafo: mi telegrafos al vi morgaŭ, ĉu mi venos aŭ ne.
telegrafaĵo. Informo, komunikita per telegrafo: lasthora telegrafaĵo de nia speciala sendito.
telegrafio. Sistemo de transsendado de signaloj per optikaj aŭ elektraj ondoj: ambaŭsenca, bildiga, duope-kvarobla telegrafio; simultana, sonfrekvenca, subsona telegrafio.
telegrafia. Rilata al telegrafio: la telegrafia administracio.
fototelegrafio. Sistemo de transsendado de bildoj per telegrafio.
radiotelegrafio Telegrafa sistemo, kiu uzas la elektromagnetajn ondojn; senfadena telegrafio.