PIV 2020 · 15285
tajp⁸i
tajp8i (tr) Skribi tekston per maŝino: tajpi korespondaĵon. ☞ klavi.
tajpado. Ago de iu, kiu tajpas, k maniero, kiel io estas tajpata: la tajpado de tiu manuskripto postulos kvin monatojn; via tajpado estas tro hakata.
tajpaĵo. Tio, kio estis tajpita: bele prezentita tajpaĵo.
tajpeca. Kun la aspekto de tajpaĵo: tajpeca fasono, tiparo (karakterizata de egallarĝaj signoj kun grandaj serifoj).
tajpilo. Aparato por tajpi: mekanika, elektra tajpilo; telegrafia tajpilo. Sin. skribmaŝino. ☞ klavaro. ➞ inkrubando.
eltajpilo 💻 Presilo uzata nur por teksto.
teletajpi. Sendi per teletajpilo: teletajpi la kurzojn de borso.
teletajpilo
1 Aparato, kiu skribas tekston laŭ telegrafia signalo.
2 Simila aparato, ekipita ankaŭ per klavaro k antaŭe uzata por komunikado inter homoj aŭ inter homo k komputilo. ☞ telekso, terminalo.