PIV 2020 · 13975
★sekretari/o
★sekretari/o
1 Viro, dungita de privata persono, por helpi tiun en la korespondado, literatura verkado, serĉado de informoj k aliaj konfidencaj taskoj: sekretario de kuracisto, de deputito.
2 Oficisto, komisiita de kompanio, societo ks, por teni la korespondadon, redakti la protokolojn de la kunsidoj k zorgi pri la kurantaj aferoj: sekretario de la Akademio; konstanta kongresa sekretario; administracia sekretario.
3 ♜ Konsilisto, al kiu estis konfiditaj la sekretoj de la ŝtato.
sekretaria. Rilata al sekretario aŭ sekretariejo: sekretaria posteno; sekretariaj iloj, mebloj.
sekretarieco. Funkcio, rango de sekretario.
sekretariejo
1 Loko, kie funkcias sekretario(j).
2 Kolektivo de la sekretarioj en administracio ks.
sekretariino. Virino, funkcianta kiel sekretario: la direktoro estas okupata kun sia sekretariino.
ĝenerala sekretario. En grandaj organizaĵoj, firmoj ks, persono, elektita de la komitato aŭ de la ĝenerala asembleo, k komisiita apliki la decidojn de tiuj organoj inter du kunsidoj, preni la iniciatojn, postulatajn de la cirkonstancoj en okazo de urĝeco ktp: la Ĝenerala Sekretario de UN, de la Komunista Partio, de UEA ktp.