← Reen al S

PIV · 13974

★sekret/o

sekret/o
Io, kion devas scii neniu aŭ nur limigita nombro da personoj: konservu bone la sekreton Z; lerneja sekreto ne iru al gazeto Z; nenia peketo restas longe sekreto Z; sekreton de aliulo ne malkaŝu X; li perfidas la sekretojn de la templo B; babili sekreton B; tenado de sekreto Z; eltiri de iu la sekreton Z; teni ion en sekreto Z; kontraŭ li mi havas neniajn sekretojn Z; esti en la sekreto (el la personoj, kiuj ĝin devas koni); publika sekreto Z (ekkonebla de ĉiuj); ŝtataj sekretoj B (kies malkaŝo malutilus al la ŝtataj interesoj); profesia sekreto ( leĝa devo de profesiuloj – ekz. kuracistoj, advokatoj k.a. – ne malkaŝi sekretojn, kiujn ili eksciis en la plenumado de sia funkcio).
Mistera afero, kies klarigo estas vane serĉata: la sekretoj de la Naturo.
Ĝusta, sed ne ĝenerale rekonita metodo atingi ion: la sekreto de la bonfarto estas la modereco; la sekreto de la sukceso, de la feliĉo; malkaŝi al iu la sekretojn de la versarto.
sekreta
Tia, ke ĝi estas konata de neniu aŭ de ne ĉiuj: sekreta amo; vundo sekreta doloras plej multe Z; sekreta partia agitado Z; mi vojaĝas kun sekreta komisio Z; sekreta donaco X; mi transdonos al vi trezorojn sekretajn X; meblo kun sekreta seruro; sekreta inko; nova sekreta armilo.
Σ Ne kontrolebla de la normalaj buĝetaj instancoj; ne publikigita de la registaro: la sekreta polico; monsumoj por la sekretaj servoj; la parlamento konsiliĝis en sekreta kunsido; (analoge) sekreta societo (kiu tenas sekretaj siajn celojn aŭ/k metodojn de agado).
sekrete. En sekreta maniero: sekrete vorton diri Z; mi sekrete aŭskultis la interkonsenton B; la fortojn de la naturo oni devas primastri sekrete Z; mi tre volas fari la aferojn sekrete Z.
sekreti (ntr)
Fari sekreton el io: pri kio amikoj sekretas, ili vian juĝon ne petas Z.
Sekrete paroli: vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino Z; pri kio tiu venta kapo sekretas? Z; li ne sekretas, ke li malŝatas tiun homamason K.
sekretaĵo. Afero sekreta: estos tre amuze, ĉar la edzo eĉ ne suspektos la sekretaĵojn Z.
sekreteco. Eco de io sekreta: protekti la sekretecon de la konsiliĝoj.
sekretema. Inklina sekreti: pastrino devas esti sekretema Z.
sekretigi. Teni sekrete.
ensekretigi. Meti en la sekreton: mi estos ensekretigita en la pretigado Z. inici.
malsekretigi. Malkaŝi, diskonigi ion sekretan.
prisekreti (tr) Teni sekrete: tial mi ne petis vin prisekreti mian leteron Z.