PIV · 13973
sekreci¹o
sekreci1o
1 ⚥ Procezo, per kiu ĉeloj, precipe de epiteliaj glandoj, produktas organikan specifan substancon, pli-malpli likvan, kiu eliĝas en la internan medion (➞ endokrina) aŭ en la eksteran medion laŭ kanalo (➞ ekzokrina): akceli la sekrecion; la kataro estas akompanata de pli forta sekrecio Z; ekstera, interna sekrecio. ➞ ekskrecio.
2 🍁 Produktado de sekreciaĵo 2.
sekrecii (tr) Fari sekrecion: glando sekrecianta hormonojn, salivon.
sekreciaĵo
1 ⚥ Substanco sekreciita.
2 🍁 Organika substanco, pli-malpli likva, produktata de iuj vegetaĵaj ĉeloj, haroj, ĉelsakoj, glandoj, kanaloj. ☞ esenco.
sekreciino ⚥ Sekretino.
elsekrecii. Konduki eksteren sekreciaĵon de glando laŭ dukto: elsekrecia dukto.
laktosekrecio. Sekrecio de lakto fare de la laktoglandoj.