PIV 2020 · 3614
ekskreci/o
ekskreci/o ⚥
1 Procezaro de elimino de la forĵetaĵoj de la metabolo sub formo gasa (elspirita aero), likva (urino, ŝvito, galo) aŭ eĉ solida (ekz. ĉe iuj dezertaj animaloj): fekado ne estas ekskrecio, sed forĵeto de la nedigestitaj nutraĵrestoj. ☞ ekskremento. ➞ sekrecio.
ekskreciaĵo. Substanco ekskreciita.