← Reen al U

PIV 2020 · 16284

urin/o

urin/o. Pli-malpli flava ekskrementa likvo, elfiltrata el la sango fare de la renoj k eliminata el la korpo, ĉe multaj bestoj k ĉe homo tra aparta veziko: urino entenas mineralojn, organikajn materiojn (ureon, ureatan acidon), pigmentojn, ĉelojn, hormonojn ktp; en kelkaj afekcioj, ĝi povas enteni sangon ( hematurio), sukeron ( gluk(oz)urio), albuminon ( albuminurio).
urina. Rilata al la urino: urina sablo; urina reteno.
urini (ntr) Eligi urinon. pisi.
urinado. Ago de iu, kiu urinas.
urinato = urato.
urinejo. Loko aŭ ŝirmejo, aranĝita por ebligi al la viroj urini.
urinujo. Ujo, en kiun urinas la enlitaj malsanuloj. pispoto.
urinologio Studo de la urinoj.
urinometro Ilo por mezuri la relativan denson de urino.
urinoreo Nenormala trourinado.
urinoskopio Klinika esploro de urino.
liturinado. Nevola ellaso de urino dum la dormo. Sin. enurezo, litpisado.