← Reen al T

PIV 2020 · 16007

★trink/i

trink/i (tr)
Preni en la buŝon k gluti (likvon): trinki akvon, lakton, kafon; trinki sian urinon X; trinki vinon el vazoj X, akvon el puto X; la maljunaj virinoj trinkas brandon Z; la urbestro aranĝas grandajn tagmanĝojn, kie la vino estas trinkata po tutaj boteloj Z; la gastoj trinkis po glaseto da vino Z (trinkis vinon po glaseto); mi trinkis ja unu solan glason da punĉo Z; trinki glason da teo Z; manĝu de mia pano k trinku el la vino, kiun mi enverŝis! X; (abs) kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas X; kiam pasanto jam trinkis, li la puton insultas Z; la vilaĝano trinkis k fariĝis bonhumora Z; manĝi k trinki (1 vivteni sin; 2 festeni; 3 kunvivi); ni manĝu k trinku, ĉar morgaŭ ni mortos X; la Fariseoj diris al la disĉiploj: Li manĝas k trinkas kun impostistoj k pekuloj! N. drinki.
Fari tiun agon, kiel signon de bondeziro: la reĝo tiam trinkos pro la sano de sia fil’ Hamleto Z; la reĝino feliĉon vian trinkas nun! Z; tempas manĝi k trinki sanon de Juĝisto! G; la ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj k la sano de la novaj gefianĉoj trinkita Z. tosti.
(f) Partopreni en io: trinki la akvon de Leteo (forgesi); trinki el la fonto de la Muzoj (inspiriĝi); nun mi volonte trinkus sangon Z (mortigus homojn); Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero! X; homo abomeninda, kiu trinkas malbonagojn kiel vinon X; kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de la volupto! Z; ĉiu, kiu neinde trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpiĝos pri la korpo k la sango de la Sinjoro N.
trinko. Ago de iu, kiu trinkas: de lia viv’ aranĝo estas trinko k manĝo Z; akcepti nur unu trinkon da alkoholo.
trinkado. Ripeta aŭ daŭra trinko: la trinkado estis en ordo X; trinkado de vino devas ĉiam resti modera; ĉi tie la trinkado estas multekosta.  trinkangulo, trinkokuraco.
trinkaĵo. Tio, kion oni trinkas: alkoholaj, senalkoholaj trinkaĵoj; varmaj trinkaĵoj; glaciigita trinkaĵo; la trinkaĵon oni donadis en oraj vazoj X; aroma trinkaĵo X. refreŝigaĵo.
trinkebla. Tia, ke oni povas ĝin sendanĝere trinki: krano por trinkebla akvo.
trinkejo
Loko, kie oni povas ricevi trinkaĵojn. drinkejo.
Loko, kie la bestoj trinkas.
trinketi. Trinki per malgrandaj glutoj: ili trinketadis vinon Z.
trinkigi
Fari, ke iu trinku, doni al iu trinki: trinku k mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn X; volu trinkigi nin! Z; vi min manĝigos, mi vin trinkigos Z (servo postulas reservon).
Fari, ke io estu trinkata: trinkigu al li akvon X; mi trinkigus al vi la spicitan vinon Z.
trinkujo. Trogo, el kiu la brutoj trinkas.
eltrinki. Malplenigi per trinko: eltrinki per unu tiro Z; la ŝaŭmantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo X; Roller rapide eltrinkas botelon da brando Z.
maltrinki (fm, ŝerce) Urini.
amtrinkaĵo. Magia trinkaĵo, por inspiri amon: M. kredeble povoscias fari amtrinkaĵojn, se ĉiuj knabinoj tiel enamiĝas je li! Z; la amtrinkaĵo de Tristano.
birdotrinkejo. Dipsako.
laktotrinkejo. Butiko, kie oni trinkas nur lakton k laktaĵojn.
lektrinki. Trinki, deprenante la likvon per la lango: kiel lektrinkas hundo X.