PIV 2026 · Artikolo 15843

tosto

Litero T

tosto paroladeto dum festeno, kun propono trinki pro ies sano aŭ honoro, pro la sukceso de entrepreno, organizo, lando k.a.: por la elpensinto de tiu supo oni eldiris tre lertspiritan toston
tosta rilata al tosto: li trinkis toste mian sanon G
tosti tr trinkonte eldiri toston honore al iu aŭ io: oni tostis ĝis la matenruĝo B ili tostis unu la aliajn JMe ni tostu la verdan fortunon OE tiu kanto tostas la atingojn de la fervojo SMG tosti la novan jaron tosti vivue kriante «vivu!»