← Reen al F

PIV 2020 · 4435

★festen/i

festen/i (ntr) Partopreni en festa manĝo, luksa k abunda: ĝoju k festenu, sed malriĉulojn subtenu Z; oni vokas la bovon ne festeni, sed treni Z; kiam kato promenas, la musoj festenas Z; malsaĝulo venas, komercisto festenas Z; la reĝo k Haman venis, por festeni ĉe la reĝino X; ili manĝas k trinkas k festenas pro la granda militakiro X.
festeno. Ago festeni k enhavo de tia manĝo: li faros por ĉiuj festenon el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj X; fari festenon por la amikoj Z; troa festeno estas veneno Z; (f) pagi por fremda festeno Z; festeno de Belŝacar X (Daniel, V).
festena. Rilata al festeno: tablo festena, sed telero malplena Z; la festenaj tagoj X; festene, aŭ malplene! Z (ĉio aŭ nenio).
festenado. Ago de tiuj, kiuj festenas: la plej favorataj hundoj partoprenis en la festenado Z; pli bone estas iri en domon de funebro, ol iri en domon de festenado X; kontenta koro estas festenado X.
festenejo. Loko, kie oni festenas: de la festenejo sonadis malsupren kriado k bruado Z.