PIV · 5533
gvaran/o
gvaran/o
1 🍁 Sp. de paŭlinio (Paullinia cupana) el tropika S Ameriko, ligneca, grimpa liano, el kies rostitaj semoj oni preparas gvaranon 2.
2 👥 Pasto, riĉa je kafeino, farata en Brazilo el la semoj de gvarano 1, kiel anstataŭaĵo de ĉokolado. Sin. gvarana pasto.
3 👥 Refreŝiga, k tonika trinkaĵo preparita el gvarano 2. Sin. gvarana trinkaĵo.