PIV 2026 · Artikolo 7070
kafeino
kafeino KEMI FARM amara kristala alkaloido, la stimula komponanto de kafo, teo, kakao 1, kolao 1 k.a.; ĝi estas medicine uzata por fortigi kaj stimuli la koron aŭ nervojn. C8H10N4O2 konsumo de kafeino kaj alkoholaĵoj malhelpas noktan ripozon IDu ➞ teofilino, teobromino.
senkafeina kafo, teo k.s. tia, ke oni parte aŭ tute forigis ĝian kafeinon: senkafeina espreso senkafeina kolao