PIV · 8026
kola/o
kola/o 🍁
1 G. (Cola el sterkuliacoj) de daŭrafoliaj, monoikaj aŭ dioikaj arboj kun senpetalaj floroj k kun fruktoj konsistantaj el po 3−10 folikloj unu- aŭ plur-semaj; ĉ. 125 sp-oj el tropika Afriko, pluraj kultivataj en la tropika zono, precipe C. acuminata kun citronforma frukto, enhavanta kvin ruĝajn k blankajn, amarajn, kafeinohavajn semojn, kies kotiledonojn oni maĉas k uzas medicine.
2 🍴 Karbonatita, senalkohola trinkaĵo, spicita per kolaaj folioj k kolanuksoj aŭ ilin anstataŭantaj aliaj vegetaĵaj ekstraktoj k kafeino, krome karamelo, fosfata acido k.a.. ☞ kokakolao, limonado, sodakvo.
kolanukso. Semo de kolao 1.