PIV 2026 · Artikolo 7101

1kakao

Litero K

1 kakao
2 KOMU kakaopulvoro aŭ trinkaĵo preparita el ĝi. ➞ ĉokolado.
3 BOTA kakaoarbo.
kakaoarbo BOTA arbo, kun floroj kreskantaj rekte ĉe la trunko kaj maljunaj branĉoj; la fruktoj (kapsuloj), pinte ovoidaj, estas sufiĉe grandaj kaj havas malmolan eksteraĵon, kun semoj uzeblaj post muelado por ĉokolado kaj kakaopulvoro. specio Theobroma cacao Sin. kakao 3, kakaujo 3. ➞ teobromo.
kakaujo
1 skatolo por kakaopulvoro.
2 kruĉo por kakao 2.
3 BOTA kakaoarbo.