← Reen al T

PIV · 15523

teobrom/o

teobrom/o 🍁 G. (Theobroma, sin. Cacao, el sterkuliacoj) de arboj k trunkarbustoj kun floroj kreskantaj senpere sur la trunko aŭ branĉoj k kun fruktoj (kapsuloj) pinte ovoidaj, lignecŝelaj, kies 5 kameroj enhavas semojn po pluraj; 20 sp-oj el tropika Ameriko, kelkaj (precipe T. cacao) kultivataj en tropikaj landoj por semoj uzataj en la fabrikado de ĉokolado. Sin. kakaoarbo.
teobromino Alkaloido, C7H8O2N4, troviĝanta precipe en kakao, kune kun kafeino k teofilino.