PIV 2020 · 2758
★ĉokolad/o
★ĉokolad/o 🍴
1 Solida pasto, farita el rostita kakao, sukero k aromaĵoj: briketo, tabuleto da ĉokolado. ☞ kakaopulvoro.
2 Tiu sama produkto, diluita en akvo aŭ lakto: taso da ĉokolado.
3 (fm) Haŝiŝo.
ĉokolada
1 Konsistanta el ĉokolado: ĉokolada kremaĵo.
2 (f) Havanta la koloron de ĉokolado.
ĉokoladaĵo. Ĉokolada frandaĵo, bombono ktp: farĉita ĉokoladaĵo; ĉokoladaĵeto.
ĉokoladisto. Vendisto de ĉokolado.
ĉokoladujo. Kruĉo, por pretigi k verŝi ĉokoladon.