PIV 2026 · Artikolo 12659
pralino
pralino
2 KUIR frandaĵo kovrita per tavolo da ĉokolado, farĉita per iu dolĉa enhavo, ekzemple marcipano, nugato aŭ konfitita frukto kun aŭ sen likvoro: belgaj pralinoj estas eksportataj al la tuta mondo
pralini tr brunigi ion en bolanta siropo: pralinita ĉokolado
pralinaĵo kuko el tranĉaĵoj de spongokuko kaj pralinita kremaĵo.