PIV 2026 · Artikolo 14298

★siropo

Litero S★ Fundamenta

★ siropo solvaĵo de sukero, kun aldono de aromaj, fruktosukaj aŭ medikamentaj substancoj: granata siropo tolua siropo kontraŭtusa siropo ➞ julepo, ĵeleo, melaso.
acerosiropo siropo, kutime farita de la ksilema sevo de sukeracero, aŭ de aliaj aceraj specoj.