PIV 2026 · Artikolo 67
★acero
Derivaĵoj en la artikolo 4
★ acero BOTA falfolia arbo aŭ trunkarbusto, kies folioj aŭtune montras belegajn kolorojn (de flavaj ĝis ruĝaj); ĝiaj sekaj fruktoj (dusamaroj) havas du flugilojn; ĝia blanka aŭ hele brunruĝa ligno estas utiligata precipe por mebloj kaj tornaĵoj. genro Acersub la maljunaj aceroj de la tombejo SEn ni plantis aceron «Espero» OE ➞ sapindaco, negundo, platano.
japana acero malalta arbo el norda Japanujo, orname kultivata; kun rondaj folioj kun loboj tranĉitaj ĝis duono de la diametro de la folio; en aŭtuno la koloro ŝanĝiĝas de verda al brile oranĝa aŭ malhele ruĝa. specio Acer japonicum
platanacero arbo el Eŭropo kaj okcidenta Azio; ĝiaj folioj havas po 5 pintajn lobojn; ĝiaj samaroj formas angulon de ne pli ol 90°. specio Acer pseudoplatanus
plataneca acero vaste kultivata arbo el Eŭropo kaj okcidenta Azio; ĝiaj folioj havas po 5 lobojn kun longaj pintoj; ĝiaj samaroj formas angulon de preskaŭ 180°. speco Acer platanoides
sukeracero arbo el Nord-Ameriko; ĝiaj folioj havas 3–5 lobojn kaj estas la emblemo de Kanado; la ligno estas utiligata por mebloj; el la suko oni ricevas acersiropon. specio Acer saccharum