PIV · 12359
platan¹o
platan1o 🍁 G. (Platanus el platanacoj) de monoikaj falfoliaj arboj kun trunkoŝelo skvame defalanta, kun folioj ĝenerale mane lobaj k kun globaj kapoj el haraj akenoj po multaj; 8 sp-oj el la N hemisfero, kelkaj kun valora ligno uzata por fari laborilojn, paperon k.a.
acerfolia platano, hibrida platano. Ĉu hibrido (P. × acerifolia, sin. P. hybrida) inter la orienta k la okcidenta platanoj, ĉu kf. de la orienta platano, ofte plantata en urboj por ombro k pro tolero al poluado.
okcidenta platano. Sp. de platano (P. occidentalis) el E Usono.