acetilo, CH₃CO- (en kunmetaĵoj): acetanilido, C₆H₅-NH-CO-CH₃. acetato. Salo aŭ estero de acetata acido: acetata silko konsistas el ŝpinitaj fibroj el celuloza acetato. acetata acido. Senkolora, pikodora likvo, CH₃-COOH. (sinonimo) etanata acido. glacia acetata acido. La pura acido, kiu solidiĝas ĉe 16°(Centra) al glacieca maso. acetata aldehido. Senkolora, akre pomodora likvo, CH₃CHO. acetata anhidrido. Senkolora akre pikodora likvo, (CH₃CO)₂O. butila acetato. CH₃- CO-O-C₄H₉, grava solvanto por plastoj, vernisoj, lakoj. etila acetato. CH₃-CO-O-CH₂-CH₃, likvo kun agrabla, frukteca odoro, uzata kiel solvanto, en parfumoj kaj por artefaritaj fruktesencoj. acetigi. Transformi ion en aceton: acetiga bakterio (sinonimo) acetbakterio. acetilo. La radiko CH₃CO-: acetilkolino, CH₃-CO-O-CH₂-CH₂-(norda)(CH₃)₃⁺; acetil-klorido, CH₃- CO-Cl. acetili (transitiva) Enkonduki en molekulon acetilan grupon. acetacido = (preferinda formo) acetata acido, CH₃COOH.