PIV · 11833
★past/o
★past/o
1 🍴 Faruno, knedita kun likvo (precipe akvo aŭ lakto), por fari panon, kukon, pastaĵon ks, laŭrecepte kun graso, salo, sukero, bakpulvoro ks: foliigita, sengista pasto; se oni amas la gaston, oni zorgas la paston Z. ☞ murbo.
2 Substanco, havanta similan konsiston: puriga pasto por la dentoj; ĉifona pasto en paperfarado; knedpasto aŭ modlopasto (por infanaj ludoj).
pastaĵoj 🍴 Kn de manĝaĵoj el maldika pasto, konsistanta el tritika faruno, akvo, salo k foje ovoj, tajlitaj k kuiritaj en bolanta akvo ☞ kanelonoj, lasanjoj, makaronioj, nokoj, nudeloj, ravioloj, spagetoj, vermiĉeloj.
pasteca. Prezentanta konsiston similan al tiu de pasto: pasteca miksaĵo.
pastujo X. Knedujo.
dentopasto. Speco de pasta sapo, por purigi la dentojn.
knedpasto. Modlopasto.