PIV 2026 · Artikolo 11832

★pasporto

Litero P★ Fundamenta

★ pasporto oficiala legitimilo disponigita de ŝtato al siaj civitanoj, atestanta ties identecon kaj naciecon, kaj rajtiganta ilin libere vojaĝi eksterlande, ĝuante la protekton de ĝiaj diplomataj reprezentantoj: rigardu en la pasporto! Mi estas mi! Z malakcepto de rifuĝantoj kun falsaj pasportoj EGv
pasporta rilata al pasporto(j): pasportaj problemoj OE (figurasence) la plej populara eldonaĵo de TEJO, la listo de esperantistaj gastigantoj Pasporta Servo, aperas ekde 1974 RE!